From PPI
Jump to: navigation, search

Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion en kio ne ekzistas limitojn por krei, remiksi kaj distribui informon kiu taŭgas por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Por la plej bona informaĵo-transdono ni bezonas ruzan lingvon: Esperanton.

Tamen ĉi tiu retejo estas unue por internacie interŝanĝi informojn inter ĉiuj landoj kun Piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu afero estas la retejo de PP International (piratpartio internacia), sed tiu paĝo estas angla. Ĉi tiu paĝo estas parte tradukado de tiu paĝo, kaj parte aldono kun pli da informo precipe por Esperantaj piratoj. Due ĉi tiu retejo estas por promocii esperanton kiel neŭtrala lingvo por tutmonda interkomunikiĝo interne de Piratpartio Internacia.

Origino de piratpartioj

La unua piratpartio ekestis je 1-a januaro 2006 en Svedio kaj nomiĝis Piratpartiet. En Svedio, kaj multe da aliaj landoj, estis la ideo ke pirateco estas malĝusta, kaj kompreneble tio aŭdas malĝustan. Piratoj estas viroj kiuj ŝtelas de, murdas kaj perfortas aliulojn. Tamen ĉi tie pirateco signifas alian sencon, nome de elŝuti de kopirajto-protektaj dosieroj. Nun ni uzas la nomon pirato kiel geŭzo-nomo -- nun piratoj estas fieraj pri esti piratoj, ĉar esti pirato signifas pligrandigi kaj kreski kulturon, sciencon kaj teknologion.

Do kial starigi politikan partion por tiu afero? Nu la sekvo de forto de mafiaj organizoj kiuj profitas al infinite longa kopirajto-templimo estas ke registaroj provas enkonduki malpermeson de elŝutado de kopirajtaj datumoj. La sola maniero por atingi tion estas far registri ĉiujn datumojn kiuj ni elŝutas, do ankaŭ nian personan retpoŝton, ekzemple. Tio estas profanado de letersekreto. Kaj ankaŭ aliaj personaj datumoj kaj ĉio ke ni faras per la interreto. Plue se la registaro vere volas ke la malpermeso de elŝutado estas efektiva, oni devas havi leĝon kiu ordonas ke oni ne povas uzi ĉifradon. Ĉio de tiuj aferoj estas grava malrespekto de nia privateco, la plej fundamenta interkonsento ke ni havas kun la registaro: la registaro regulas la publikajn aferojn, kaj aliflanke ni havas nian privatecon inter nia privata spaco.

La registaro ne komprenas komputilojn, do ili ne komprenas ke malpermeson de elŝutado fundamente ne eblas sen malrespekti nian privatecon. Suprestaranta ekzemplo estas nur unu ekzemplo kial ni bezonas novan politikan partion. Ankaŭ pensu pri la korposkanilo, radiofrekvenca identigo (ekzemple en pasportoj), konservo de video de publikaj kameraoj, kuplo de multe da aferoj kun nia civitana numero kaj tiel plu.

Ankaŭ la hodiaŭa demokratio estas eksmoda. Direkta demokratio kiel en la greka tempo ne estis praktika, kaj referendumoj ne estas efika kaj ĝenerale ne taŭga. Sed antaŭ nelonge direkta demokratio eblas per la interreto. Ankaŭ tial la piratpartioj povas plenumi gravan rulon en ĉi tiu socio.

Principoj de Piratoj

Nun ĉi tiu paĝo estas ĉe la eko de kreskado de informaĵo, do multe da aferoj povas ŝanĝi, sed la centraj principoj plimalpli ne ŝanĝas (malneta origino):

  • Defendi la liberecojn de esprimo, interkomunikiĝo kaj eduko.
  • Respekti la privatecon de civitanoj kaj civilrajtojn ĝenerale.
  • Defendi la liberan fluon de ideoj, scienco, teknologio kaj kulturo.
  • Politike subteni reformon de kopirajtaj kaj patentaj leĝoj.
  • Havi sindevigon por labori kune, kaj partopreni kun maksimuma travidableco.
  • Ne akcepti diskriminacio de raso, origino, kredo, sekso aŭ lingvo.
  • Ne subteni agojn kun violento.
  • Uzi liberan softvaron kaj malfermajn specifojn.
  • Politike defendi malferman, partoprenan kaj kunlaboran konstruon de iu ajn publika politikaĵo.
  • Promocii solidaron inter piratoj.
  • Kunuzi ĉiam kiam eble.

Eksteraj ligiloj